← Reen al H

PIV · 5982

★hieraŭ

hieraŭ. Cirkonstanca morfemo,
signifanta «en la tago la plej proksima, en la pasinteco, al la hodiaŭa»: hieraŭ mi renkontis vian filon Z; hodiaŭ estas sabato […], hieraŭ estis vendredo Z; hieraŭ matene, hieraŭ tagmeze, hieraŭ vespere, hieraŭ nokte.
signifanta metafore tre proksiman pasintecon: kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperos kiel io tute natura Z.
uzata anst. «hieraŭo»: sur la loko de sinjorino S. mi havas depost hieraŭ alian laboristinon Z; inter la hieraŭ k hodiaŭ staris tiu prova mateno Z.
hieraŭa. Okazinta hieraŭ: la festo estas de alia speco ol la hieraŭa Z; ne bedaŭru hieraŭan Z.
hieraŭo. La tago ĝuste antaŭa al difinita tago: li alvenis la hieraŭon de Kristnasko; en la mezepoka eklezio oni fastis la hieraŭon de ĉiu festotago.
antaŭhieraŭ. Du tagojn antaŭ la hodiaŭa: la antaŭhieraŭa pano ne plu estas manĝebla.