PIV · 6131
★hodiaŭ
★hodiaŭ. Cirkonstanca morfemo
1 signifanta «en la nuna tago»: hodiaŭ estas la dudeksepa de Marto Z; mi restos hodiaŭ dome Z; miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn Z; hodiaŭ vespere Z; hodiaŭ en la nokto Z.
2 signifanta metafore la estantecon: tiaj puntoj ne estas plu hodiaŭ en modo; hodiaŭ pli k pli multaj viroj razas sin per elektra razilo.
3 uzata anst. «hodiaŭo»: tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato Z; hodiaŭ estas maskita reĝo.
★hodiaŭa. Okazanta hodiaŭ: sankta estas por ni la hodiaŭa tago! Z; la hodiaŭan nokton estos la cent-unua edziĝofesto Z.
hodiaŭo. La nuna tago: ĝuu la hodiaŭon!.