← Reen al P

PIV · 12815

★prokrast/i

prokrast/i (tr) Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas: prokrasti la elektojn ĝis la fino de la jaro B; ĝis kiam vi prokrastos iri? X; la regno prokrastis subskribi la traktaton; ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ Z; lia varmege sopirata k longe prokrastata reveno; la fondado de Ligo montriĝis tro frua k devis esti prokrastita Z; prokrastita ne estas perdita Z, ne estas forĵetita Z. malfruigi.
prokrasto, prokrastado. Transmeto de la plenumo de ago al alia tempo: tiu afero prokraston ne toleras; la advokato konsentis pri la prokrasto de la proceso; amikoj, kiujn mia longa prokrastado jam senpaciencigis Z.
prokrastebla. Tia, ke oni povas ĝin prokrasti: lia ruino estis neevitebla, eĉ ne prokrastebla.
prokrastilo Tempumilo, uzata por prokrasti agon: prokrastilo de fotografilo.
prokrastema. Inklina al prokrastado: oni nomis Fabion la prokrastema.
senprokraste. Tuj: li senprokraste haltigis la vagonaron por eviti katastrofon B.