PIV 2020 · 10147
menci³i
menci3i (tr) Diri kelkajn vortojn pri (io aŭ iu); citi nomon aŭ detalon, ne tuŝantan la ĉeftemon; flanke atentigi pri: li plagiatis tutajn paĝojn el la libro, eĉ ne menciante la aŭtoron; la dato eĉ ne estis menciita. ☞ aludi.
mencio. Ago, vortoj de tiu, kiu mencias: el ili neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion Z; honora mencio (post la listo de la premiitoj) en konkurso B; mencio estis farita pri la servoj. ☞ citado, noto.
menciinda. Inda je mencio: aparte menciinda estas lia kontribuo; ne menciinde! (ĝentila respondo al pardonpeto).