PIV · 10803
★narcis/o
★narcis/o 🍁 G. (Narcissus el amarilidacoj) de herboj kun tunika bulbo, kun liniformaj aŭ longe cilindraj folioj k kun senfoliaj pedunkloj portantaj florojn po 1−20, karakterizatajn de ses flavaj aŭ blankaj tepaloj nur ĉebaze kuniĝintaj k de interna, pelvo- aŭ tub-forma kromkorolo; 27 sp-oj el Eŭropo, N Afriko k SU Azio, pluraj pororname kultivataj, i.a. jonkvilo, tazeto, dafodilo k poeta narciso.
poeta narciso. Sp. de narciso (N. poeticus) el Eŭropo, kun unuopa, aroma floro karakterizata de blankaj tepaloj k de malgranda, sulfure flava, ruĝaranda kromkorolo.