← Reen al S

PIV · 14925

suber/o

suber/o 🍁 Histo de vaskulplantoj, konsistanta el fruevolue mortantaj, kavaj ĉeloj, formanta la korkon.
suberata acido Dikarboksila grasa acido, HOOC-(CH2)6-COOH.
suberino 🍁 Organika substanco akvo- k gas-imuna, ĉefa konsistaĵo de la muro de la suberaj ĉeloj.
suberozo Pneŭmonokoniozo, kaŭzata de la polvo de subero.