← Reen al E

PIV 2020 · 3858

endoderm/o

endoderm/o
Interna ĉeltavolo de la embrio, kiu aperas ĉe la gastrulo: el endodermo devenas la nutrokanalo k ties glandoj. ektodermo, mezodermo.
🍁 (pp radiko de vaskulplantoj) La plej interna ĉeltavolo de la kortika parenkimo: endodermo rolas en la laŭradia cirkulado de la alsupra sevo.