← Reen al M

PIV · 10713

Munken/o

Munken/o. Ĉefurbo de Bavario (11°33′E, 48°08′N).
munkenismo. Konduto de politikistoj, kiuj preferas kapitulaci antaŭ la postuloj de diktatoro, esperante tiel eviti militon (aludo al la interkonsento de la registaroj de Britio, Francio k Italio kun Hitlero en Munkeno, 1938): la munkenisma politiko de la Eŭropaj ŝtatoj k UN dum la Bosnia konflikto.