← Reen al J

PIV · 6827

★jak/o

jak/o. Vira vesto, malfermebla ĉe la antaŭa parto, manikhava, kovranta la korpon de la ŝultroj ĝis proks. la koksoj: la jako estas la ordinara senceremonia vesto de la okcidentaj eŭropanoj; marista jako; jako de piĵamo; lanaj noktaj jakoj; jako kun baskoj G. livreo, bluzo, kitelo, kamizolo, frako.
jaketo
Mallonga jako: jaketo de kelnero.
Ne surgluita, deprenebla ŝirmokovrilo de bindita aŭ broŝurita libro ordinare montranta koloran ilustraĵon.
flosjako = savjako.
frenezjako = trudkitelo.
peltjako. Jako el pelto, portata precipe de virinoj.
savjako. Flosiga jako, kies interno estas plenigita de aero, de korko aŭ de kapoko.