PIV · 6828
jakarand/o
jakarand/o 🍁 G. (Jacaranda el bignoniacoj) de arboj k trunkarbustoj kun kontraŭe duopaj, plume kunmetaj folioj k kun akselaj aŭ apeksaj tirsoj el funelformaj floroj ĝenerale okulfrape koloraj; ĉ. 35 sp-oj el tropika Ameriko, i.a. la
mimozfolia jakarando (J. mimosifolia) origina el NU Argentino, kultivata en la varmaj regionoj por ornamo k ligno uzata en ĉarpentado k meblofarado. ➞ palisandro.