PIV 2020 · 3133
dign³o
dign3o
1 Respekto, kiun oni meritas per sia konduto: la digno de lia vivo akiris al li ĉies estimon; havi la senton de sia digno Z; mi trovos al vi situacion indan je via digno; «Skizo pri filozofio de la homa digno» (de Gille).
2 Konscio pri la respekto, kiun oni meritas, memrespekto: eksplodo de virina fiereco k de homa digno Z; kun dignoplena teniĝo Z; mia digno devigis min forlasi la prezidantan postenon. ➞ indo.
digna
1 Meritanta respekton: digna socia pozicio Z; nia vojo ĉiam devas esti digna k rekta Z.
2 Konscia, ke oni meritas respekton.