PIV · 6494
★-ind/
★-ind/.
I - Suf. esprimanta, ke io aŭ iu prezentas sufiĉajn kondiĉojn, por ke oni direktu al ĝi la agon esprimatan de la rad.; ĝi ordinare estas aldonata al rad. de tr-aj verboj: kredinda (meritanta esti kredata) aserto; laŭdinda ofero; puninda kulpo; leginda libro; ridinda diplomato; mirinda (meritanta, ke oni miru pro ĝi) okazo; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda Z; timindaĵo Z; kriindaĵo Z; kredindeco de atestanto, de rakonto; lia ridindeco superas ĉian imagon. Rim. Kvankam ind per si mem ne esprimas ideon de devigo, tamen ĝi prezentas ofte en sia pasiva senco nuancon tute proksiman k iufoje egalvaloran al tiu ideo. Efektive nepardoninda kulpo estas kulpo, kiu ne meritas pardonon, k sekve kiu ne devas esti pardonata. Ekz.: malsano kaŝinda por la mondo Z (kiun oni devas kaŝi); konstrui sur diletanteco sian fizikan ekzistadon estas nefareble k nefarinde Z (ne povas k ne devas esti farata); Eneo estas rigardinda kiel la plej pura modelo de l’ vera Romano, ktp. Same ankaŭ la part-a suf. ot prezentas ofte sencon de devigo analogan al tiu de la suf. ind, ĉar la ideo de estonteco konfuziĝas en multaj okazoj kun tiu de devigo. En tiaj okazoj oni povas indiferente uzi ot aŭ ind: jen estas la sola metodo sekvota aŭ sekvinda; por plenumi tiel noblan taskon ne estas uzotaj aŭ uzindaj dungatoj; mi tion ne povas fari sen ofero de utilega tempo konservinda aŭ konservota por resanigeblaj soldatoj. En okazo de dubo, oni uzu la suf-on end, kiu havas nur la sencon de devigo: restas ankoraŭ multo farenda, antaŭ ol ni triumfos.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
inda
1 Meritanta ion: inda je kredo, puno, pri laŭdo, rekompenco; la okazo estas inda je detala priskribo.
2 Sammerita, samvalora kiel: filo inda je sia patro Z; mi fariĝis inda vin Z; malriĉa virino […] inda pli bonan sorton Z.
inde. Laŭ inda stato aŭ maniero: ne estas inde perdi tempon por tio Z.
indi (tr) Meriti.
★indo. Eco de tio aŭ tiu, kiu estas inda je ia temrilata ago k, pli precize:
1 Merito: la plej granda k sola indo de lingvo internacia estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj Z; grajno da malbono por la okul’ de l’ mondo ofte kovras la tutan indon de plej bona homo Z.
2 Digno: E. ne havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj Z; ne respektante dece nian indon Z; levi la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de filozofo Z; krimon vi lasis sen konvena puno, kiun postulis via indo Z.
3 Valoro: mia vivo ne havas por mi indon Z; la reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino Z.
indeco. Tuto de la meritplenaj ecoj: ŝi estas egala al ili rilate la forton k homan indecon Z.
indigi
1 Fari iun inda: lia pento indigis lin je pardono.
2 Opinii inda: indigi iun je propramane skribita letero Z, je favora rigardo.
malinda
1 Ne meritanta ion: li estas vere malinda je rekompenco.
2 Ne digna: malinda viro, konduto, ago.
senindulo. Homo sen valoro k merito.