PIV 2020 · 3853
-end⁷/
-end7/. Suf. signifanta: «kiu devas esti −ata aŭ −ita pro materia aŭ morala trudo; kiun oni estas devigata −i»: la luprezo estas pagenda antaŭ la komenco de ĉiu monato; tiu letero estas tuj respondenda; kompletigenda raporto. ☞ -ind/, ‑ot/.