PIV 2026 · Artikolo 3852
enciklopedio
enciklopedio verko, kiu enhavas la resuman tuton de la homaj scioj pri unu aŭ ĉiuj sciencoj. ➞ Vikipedio.
enciklopedia resumanta la tuton de la homaj scioj pri unu aŭ ĉiuj fakoj: enciklopedia vortaro enciklopedia spirito
enciklopediisto
1 kompilanto de enciklopedio.
2 HIST ĉiu el la francaj filozofoj, kiuj en la 18a jc propagandis liberpensadon per la «Enciklopedio» de Dideroto.