← Reen al H

PIV 2020 · 6197

★hont/i

hont/i (tr) Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ks: estis nudaj la homo k lia edzino k ili ne hontis X; honti je, pro mensogo; li hontis pri sia malvenko Z; honti antaŭ iu; ĉu vi ne hontas peti almozojn? Z; ŝi hontis, ke ŝi havas kiel patrinon tian almozulan virinon; eble ŝi hontis siajn larmojn Z; kiu hontas nenion, ne timas Dion Z; laŭtaj ĝemoj, ne hontantaj la okulojn de homoj Z.
honto
Sento de hontanto: ruĝiĝi de honto Z, pro honto B; eksenti la honton petadi; la vizaĝo de M. ekflamis per honto k indigno Z; esprimo de premanta honto Z; kie timo, tie honto Z; granda senharaĵo, kiun li pro malvera honto kaŝis Z.
Io, pri kio oni devas aŭ devus honti: estas simple honto rakonti pri li Z; lia honto ne elviŝiĝas X; li estas la honto de sia familio; mi ne transvivos tiun ĉi honton; tia respondo estas vera honto!; ב malkovriĝos via nudaĵo k montriĝos via honto X. malhonoro, malgloro, makulo.
honta
Hontoplena: honta mieno.
(ark.) Rilata al seksorganoj: ŝi etendos sian manon k kaptos lian hontan parton X.
hontema. Facile k plej ofte senkaŭze hontanta: tiu timema k hontema knabino ruĝiĝas antaŭ ĉiu nekonata persono. pudoro.
hontigi. Fari, ke iu hontu: kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron X; inter la garboj lasu ŝin kolekti k ne hontigu ŝin X; mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael X; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata X; ĉe tiu profunde hontiga penso Z.
hontinda. Tia, ke oni devas honti pri tio: hontinda filo Z; hontinda riproĉo X; li fariĝis hontindaĵo por siaj najbaroj X; ili vidos vian hontindaĵon X (hontan parton).
senhonta (ĝenerale pj) Ne facile sentanta honton, aŭ ne montranta ĝin: senhonta virino, vizaĝo; senhonte mensogi.
senhonteco (ĝenerale pj) Eco de tiu, kiu ne sentas aŭ montras honton: konvinki ilin pri la senhonteco de ilia filino Z.
senhontulo (ĝenerale pj) Homo, kiu ne sentas aŭ ne montras honton: mi ne sukcesos elmontri la kulpecon de mia senhontulino? Z. cinika, impertinenta.
sekshonto. Pudoro.