PIV 2026 · Artikolo 5283

gloriozo

Litero G

gloriozo BOTA plurjara tropika herbo, volvegrimpa, el Azio kaj Afriko, el kiuj kelkaj formoj kultivataj por grandaj ornamaj floroj unue verdaj, poste flavaj aŭ ruĝaj. genro Gloriosa ➞ kolĉikaco.
superba gloriozo gloriozo kun floroj kun 6 sepaloj ĝis 7 cm longaj, hele ruĝaj aŭ oranĝaj, foje kun flava bazo. specio Gloriosa superba