← Reen al K

PIV · 7380

★kar/a

kar/a.
I - Tia, al kia inklinas nia koro, k kian ni volus plu teni al ni:
(iu) kara edzo! Z; kara infano, vi ploras! Z; la kara ombro de la patro Z; mia kara patrino B; (animo), kiu estas al Li plej kara Z; ĉiu por si mem estas la plej kara Z; (subst-e uzata) urbeto, kie loĝas liaj karaj Z; ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj Z. Rim. Uzata en formulo de ĝentileco, ĝi perdas multon el sia forto: kara sinjoro Z (komence de letero); kara sinjorino! Z (samloke); karaj samideanoj! Z (komence de parolado); ĝi povas eĉ esti uzata ironie: aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi estas lerta knabo, pretigu ion por manĝi! Z.
(io) por ili la lanterno estis kara k valora Z; kara estas dono en minuto de bezono Z; sia estas kara pli ol najbara Z; ne bela estas kara, sed kara estas bela Z; vi ŝtelis de mi karan horon Z; karmemora Z. amata, aminda, preferi.
II - Kostanta multan monon: loĝejo tro kara Z; tro kara restoracio Z; vesto el plej kara ŝtofo Z; ĉar la tempo estas por mi tre kara, mi volus resti ne pli ol du tagojn Z; ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro Z; (analoge) ŝparigi al ili militon, peston, karan tempon Z (tempon de kareco); kio kostas malmulte, kostas plej kare Z; kare pagi Z; (f) saĝo estas pli kara, ol juveloj X. Sin. altapreza, multekosta.
kareco. Eco de io kara II, alta prezo: kareco de nutraĵoj, de loĝejoj; (f) tempo de kareco (dum kiu la vivkosto estas alta).
karega. Tre kara:
I - karega amikino; la afero koncernas vian karegan vivon Z;
II - karega vino, robo.
kariĝo. Altiĝo de la prezo de varo, de la vivbezonaĵoj.
karulo, karulino. Persono kara: ho karul’, certigu! Z; karulin’, haltigu vian ploron! Z.
malkara. Kostanta malmultan monon: tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo Z; havi bonan k tre malkaran laborantinon Z; malkaraj ŝuoj; kosti malkare Z; (analoge) malkara tempo Z (dum kiu la vivkosto estas malalta). Sin. malmultekosta, ĉipa.
malkareco. Malalta prezo: malkareco de la teksaĵoj.
malkariĝo. Malaltiĝo de la prezo de varo, de la vivkostoj. deflacio, depresio, kurzofalo.