← Reen al C

PIV · 2446

ceratoni/o

ceratoni/o 🍁 G. (Ceratonia el fabacoj) de du sp-oj originaj el Arabio k Somalio; pli konata sp.: C. siliqua, disvastiĝinta en la Mediteranea regiono, daŭrafolia, dioika aŭ poligamia arbo kun briletaj, plume kunmetaj folioj 4−8-folieraj, kun malgrandaj, ruĝaj floroj en mallongaj grapoloj k kun 10−20 cm longaj, plataj, nigre brunaj, nedehiskaj guŝoj ( karobo), havantaj ledecan ŝelon, sukerhavan internon k semojn po 10−16. Sin. karobujo.