PIV 2026 · Artikolo 7494

★karobo

Litero K★ Fundamenta

★ karobo BOTA frukto de karobarbo; guŝo, maturstadie nigre bruna, kies sukerhava interna tavolo estas sekigita, pulvorigita, kaj manĝata, de homoj aŭ de brutoj, kaj uzata por medicino (kontraŭ lakso), kaj kies semoj estas uzataj por preparo de faruno utiligata en multaj kuirartaj preparaĵoj, en nutraĵindustrio kaj kiel kontraŭvomigaĵo por beboj:karobo estas konata ankaŭ kiel «pano» de Johano la Baptisto, kiu sin nutradis per ĝi RPi
karobarbo, karobujo mediteranea arbo, kultivata por produktado de karobo; granda daŭrafolia arbo, kun briletaj plume kunmetaj folioj, kun malgrandaj ruĝaj floroj en mallongaj grapoloj, kaj kun plataj nigre brunaj guŝoj, kiuj havas ledecan ŝelon, sukerhavan internon kaj semojn. specio Ceratonia siliqua ĝi estas karobarbo pli-malpli 25 metrojn alta kaj notinde larĝa. Sur ĝi vivas pli ol 20 specoj de parazitoj kaj epifitoj NAS ➞ ceratonio.