PIV 2026 · Artikolo 2445

ceratofilo

Litero C

ceratofilo BOTA tutmonda plurjara dolĉakva planto, ĝenerale senradika, kreskanta sub la akvosurfaco, kun verticilaj liniformaj folioj disdue branĉaj kaj kun malgrandaj akselaj floroj; diversforma. genro Ceratophyllum ➞ ceratofilaco.
ceratofilaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas ceratofilo. membro de la familio Ceratophyllaceae (ceratofilacoj)