PIV · 6731
ironi¹o
ironi1o
1 Parolfiguro, konsistanta en la esprimado de penso per vortoj malaj: «Kandido» estas majstraĵo de ironio.
2 Ŝajna alproprigo de la vidmaniero de alia persono farita kun la intenco ĝin ridindigi: ŝi parolis kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio Z.
3 Okazaĵo, en si mem favora, sed prezentiĝanta tute maloportune: ironio de la sorto, de la cirkonstancoj. ☞ moko.
Sokrata ironio. Ŝajnigata nescio, esprimata per naivaj demandoj, k celanta malkovri la efektivan nescion de la kundiskutanto.
tragika ironio. En tragedio, dramo ks, efekto, konsistanta en tio, ke la paroloj de iu persono havas ian kaŝitan, ofte profetan signifon, ne konsciatan de tiu persono, sed evidentan por la spektanto.
ironia. Plena de ironio: kun ironia k malestima rideto Z; se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj […] Z.
ironii (ntr) Uzi ironion.
ironiaĵo. Vortoj prezentantaj ironion.