PIV · 6732
★-is
★-is
1 Finaĵo de la preterito, uzata kiam oni esprimiĝas post la aludata procezo: je la komenco Dio kreis la teron k la ĉielon Z; mano pekis, dorso pagas Z; de samgentanoj li nomatis Pruso.
2 Memstara morfemo, uzata iufoje en poezio (laŭ instigo de Z.) kiel kopulo anst. estis: Macjek, simplul’ malriĉa, is plej estimata G. ➞ is-tempo.