PIV 2026 · Artikolo 711
anaforo
anaforo
1 BELE ritmofiguro konsistanta en la ripeto de unu sama vorto aŭ vortgrupo komence de sinsekvaj propozicioj, frazoj aŭ versoj, ekz.: lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis Z
2 LING sintaksa procedo, per kiu antaŭa vorto aŭ sintagmo de la frazo ripetiĝas sub alia formo, i.a. per pronomo. ➞ kataforo.
anafora pronomo referencanta al antaŭa elemento, ekz. ĉiuj en virinoj, infanoj, maljunuloj, ĉiuj venis.