← Reen al A

PIV · 712

anagal²o

anagal2o 🍁 G. (Anagallis el primolacoj) de plantoj – unu- aŭ plur-jaraj herboj k unu arbusteto – kun plejofte kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj k kun okulfrape koloraj, unuope akselaj floroj; 28 sp-oj el la mezvarmaj k varmaj regionoj.
agra anagalo, ruĝa anagalo. Sp. de anagalo (A. arvensis, sin. A. phoenicea), unujara, kun kontraŭe duopaj folioj k kun floroj ĝenerale ruĝaj, malofte bluaj, kies petalrando estas multhara.
blua anagalo, femala anagalo. Sp. de anagalo (A. foemina, sin. A. caerulea) tre simila al la agra anagalo, sed kun floroj ĉiam bluaj, kun petalrando malmulthara.