PIV 2026 · Artikolo 7570
kataforo
kataforo LING sintaksa procedo, per kiu posta vorto aŭ sintagmo de la frazo ripetiĝas sub alia formo, i.a. per pronomo, ekz. «mi ŝatas tiun, kiu parolas sincere». ➞ anaforo.
katafora pronomo referencanta al posta elemento.