PIV 2020 · 10227
metafor¹o
metafor1o ♧ Vortfiguro, per kiu oni donas al vorto signifon alian, ol ĝia propra, k klarigeblan nur per sk-ata komparo (ekz.: «la kamelo estas la ŝipo de la dezerto» «mielo gutadas el viaj lipoj Z» ktp): ili malrapide mortadis – tio estas nenia metaforo, sed terura efektivaĵo Z; oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, k tio tute ne estus senesenca metaforo Z.