PIV · 3045
★dezir/i
★dezir/i (tr)
1 Konscie emi al io, aspiri posedon aŭ ĝuon de io: ne deziru la edzinon de via proksimulo X; ne deziru liajn bongustajn manĝojn X; kion vi povas pli deziri? Z; animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras Z; tien okuloj iras, kien la koro deziras Z; deziri ripozi, legi, kuri; kiu bati deziras, trovas bastonon Z; kiom la koro deziras Z; kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas Z; ricevi sian dezirataĵon Z. ☞ ambicii, avidi, bezoni, sopiri. ➞ bruli, envii, soifi.
2 Voli atingi, ricevi: ili deziras aliajn reformojn Z; ĉu vi deziras, ke la prezidantoj estu nepre diversnaciaj? Z; deziru, ne deziru – ordon’ estas, iru! Z; la alproksimiĝo de momento tre dezirata k terura Z; la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon Z; estus dezirate, ke ia instruista societo prenu en siajn manojn la sorton de l’ lingvo Z; (ĝentilforme) mi deziras iom pli da kafo; ĉiu deziranto rajtas partopreni.
deziro
1 Ago de deziranto: deziro de iu pri io; volo k deziro leĝojn ne konas Z; plenumita deziro Z; tio estas ne mia pia deziro (iluzio), sed tion plene certigas al ni simple logiko Z; bruta volupta deziro Z; sub la ŝvelantaj roboj rampas nia dezir’ W; havi la deziron veni Z.
2 Io dezirata: la deziro de virtuloj estas nur bono X; ĉion, kion mi skribas al vi, volu rigardi nur kiel mian opinion, sed ne kiel mian deziron Z.
deziregi. Senti pasian deziron: ne deziregu en via koro ŝian belecon X; ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno k la dezirego de la okuloj N.
dezirinda. Inda je deziro: dezirinda belulino; interkonsento estus senlime dezirinda; okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon Z; estus dezirinde, ke vi ĉeestu.
ekdeziro. Subita (eventuale rapide forpasanta) deziro: la ekdeziroj de gravedulino.
bondeziro. Deziro de feliĉo por iu: kun koraj salutoj k ĉiuj bondeziroj al la nova jaro! Z; esprimi al iu siajn bondezirojn.