PIV 2026 · Artikolo 6602

inserti

Litero I

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. inserto
  2. insertaĵ/o
  3. insertiĝ/i
inserti tr
1 AGRI enigi parton de planto en alian: inserti greftaĵon
2 ANAT alfiksi (aŭ enfiksi) parton de korpo sur (aŭ en) alian. ➞ grefti.
inserto ago inserti; stato de io insertita: muskola inserto ligamenta inserto surosta inserto
insertaĵo insertita parto.
insertiĝi ANAT BOTA iĝi insertita: stamenoj insertiĝintaj sur la ovario muskolo insertiĝinta sur osto