← Reen al L

PIV · 9288

★lert/a

lert/a
Kapabla facile k laŭcele fari ion pro la rapideco k fleksebleco de siaj movoj: lerta metiisto, kirurgo; lertaj manoj; leonoj k tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj Z; pasero sperta estas lerta Z; tre lertajn fingrojn li havis Z; mi saltas tre lerte Z; rapide k lerte kuradis lacertoj Z; kurlertaj antilopoj Z.
Kapabla facile k laŭcele plenumi ion pro la rapideco k trovemeco de sia penso: lerta politikisto, oratoro; homo lerta en sia profesio X; mizero faras lerta Z; stillerta verkisto. kompetenta, sperta.
Farita laŭ lerta maniero: lerta laboro, dancado; per lerta admono (reklamo) alfluas la mono Z; tio estis lerta elturniĝo; lertaj k mirindaj artifikoj Z.
lerte. Per lerta maniero: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn! Z; ju pli volonte, des pli lerte Z; se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi Z.
lertaĵo. Lerta agmaniero, manovro.
lerteco. Eco de iu lerta: lerteco sorĉon ne bezonas Z; la lerteco via en skermado Z.
lertiĝi. Iĝi lerta. ekzerciĝi, trejniĝi.
lertulo. Persono lerta. spertulo.
mallerta. Malfacile, malrapide uzanta siajn membrojn, siajn mensajn fortojn, por atingi la celitaĵon: la cikoniidoj falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj Z; mallerta ŝtelisto; la birdetoj faris malgrandan mallertan moviĝon Z; tio estas tre mallerta intrigo; kia mallertaĵo!; ŝia mallerteco estis katastrofa.
mallertulo. Homo mallerta: mi mem ankaŭ ne apartenas al la tro grandaj mallertuloj Z; leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas Z.