← Reen al D

PIV · 3070

dialog¹o

dialog1o
Interparolo inter du personoj, instancoj ks: inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo Z.
Interŝanĝo de opinioj: dialogo inter registaroj.
Verko en formo de dialogo: la dialogoj de Platono. konversacio, diskuto.  monologo.
dialogi (ntr) (pp du personoj ks) Interparoli.
dialoga 💻 Rilata al dudirekta elektronika sistemo de komunikado (ekz. telefono, kabla televido aŭ komputilo), kiu koncernas la ordonojn (ekz. por informoj aŭ komercaĵoj) aŭ respondojn (ekz. en opinisondo) de uzanto: dialoga televido.
dialogisto 📷 Verkisto de filmaj dialogoj.