PIV 2026 · Artikolo 3069
dializi
Derivaĵoj en la artikolo 3
dializi tr KEMI apartigi solvitajn substancojn, uzante la diferencon de ilia penetra rapideco tra membrano.
dializo
1 ago dializi. ➞ osmozo.
2 MEDI perdializa purigo de la sango. Sin. sangodializo.
dializilo aparato por dializi.
sangodializo dializo 2: nur senprokrasta sangodializo povas savi multajn malsanulojn VLe