PIV · 11499
osmoz/o
osmoz/o ☐ ⚥ Difuzo de solvanto (ĝenerale akvo) tra duontralasa membrano, pro molekulaj fortoj, de diluita solvaĵo al koncentrita solvaĵo. ☞ dializo.
osmoza. Rilata al osmozo: osmoza premo.
elosmozo, ekzoosmozo. Osmozo al la ekstera medio.
enosmozo, endoosmozo. Osmozo al la interna medio.
osmozmetro. Aparato, por mezuri la osmozan premon.