PIV · 9098
langvor/o
langvor/o. Malvigleco, malstreĉiĝo de la korpaj aŭ animaj fortoj, sen difinita kaŭzo: okuloj plenaj de langvoro; lasi sin morti de langvoro. ☞ inercio, melankolio.
langvora. Malrapide moviĝanta, malema al ekzerciĝo, ne interesiĝanta al la ekstera mondo, senforta: voĉo langvora; kompatindaj, langvoraj floretoj; (f) langvora elegio.
langvori (ntr) Malhavi vivecon; lasi sin regi de pasiva sentemeco: ŝi langvoris de sendanka amo. ☞ vegeti, velki, deprimiĝi.