PIV · 6573
★iniciat/i
★iniciat/i (tr)
1 Kiel unua, proponi aŭ fari: iniciati traktadon, entreprenon, eksperimenton, novan politikon, kuracmetodon, instrumetodon. ☞ debuti, inaŭguri, instigi, komenci.
2 ⚥ Ekfunkciigi la sintezon de makromolekulo (proteino, nuklea acido ktp): iniciataj enzimoj estas necesaj al la iniciato de la sintezo de proteino.
iniciato. Ago iniciati: lia iniciato sukcesis; preni sur sin la iniciaton de la afero.
iniciatanto. ⚥ Iniciatanta molekulo: polimeriga iniciatanto; gena iniciatanto (promotoro).
iniciatemo. Kapablo de tiu, kiu emas iniciati: homo sen iniciatemo; iniciatema karaktero.