PIV 2026 · Artikolo 12524
poliporo
Derivaĵoj en la artikolo 3
poliporo BOTA tutmonda ombrelfungo, kies ĉapelo 2 havas multajn porojn ĉe la malsupra flanko. genro Polyporus ➞ poliporaco, porfungo.
poliporaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas poliporo. membro de la familio Polyporaceae (poliporacoj)
sulfura poliporo fungo, poliporalo, parazita aŭ saprofita, (june) sulfur-flava fungo de vivantaj aŭ formortintaj laŭbaj arboj en Eŭropo kaj Nordameriko. specio Laetiporus sulphureus
umbela poliporo poliporo kun komuna trunko kaj multaj branĉoj kun ĉapeloj formantaj umbelon; la fungoĉapeloj estas pale brunaj kun milde onda rando kaj brunaj skvamoj; ĝi kreskas somere en humidaj arbaroj sur mortinta ligno en orienta Nordameriko. specio Polyporus umbellatus