PIV · 4352
★fav/o
★fav/o ⚕
1 Kontaĝa parazita dermatozo, precipe situanta ĉe la kaphara haŭto (fava tinio), formanta flavajn krustojn, de kie la haroj defalas, k kaŭzata de favfungo.
2 (evi) = tinio (popola nomo por ĉiuj similaj afekcioj de la kaphaŭto).
3 (evi) = besta skabio (popola nomo por similaspektaj bestaj malsanoj).
fava
1 Rilata al favo: favaj krustoj; unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas Z.
2 (f) Fia kiel favo: pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj! Z.
favaĵo. La haŭtoparto infektita de favo: la favaĵon oni ne razu X.
favulo
1 Homo malsana je favo: la pastro enŝlosos la favulon por sep tagoj X.
2 (f) Fihomo.
favofungo 🍁 Sp. de trikofito (Trichophyton schoenleinii), kiu kaŭzas favon 1.