PIV 2020 · 16274
ured/o
ured/o 🍁
1 Eksa formgenro (Uredo), nomenklature ne legitima.
2 Grupo de neperfektaj uredaloj, karakterizataj de uredujo produktanta uredosporojn; precipe tropika grupo de ĉ. 500 sp-oj.
uredaloj. Ordo de mikroskopaj fungoj (Uredinales el bazidimikotoj) parazitaj al vaskulplantoj, havantaj spermatiojn aŭ sporojn, kiuj ĉe la unuopaj sp-oj apartenas al unu ĝis kvin el la jenaj stadiformoj: O-formo aŭ spermatiuj-formo, I-formo aŭ eci-formo, II-formo aŭ uredosporuj-formo, III-formo aŭ teli-formo k IV-formo aŭ bazidi-formo; la vivociklo povas laŭ la sp-oj okazi ĉe nur unu parazitata planto aŭ alterne, iuj stadioj sur unu planto, aliaj sur diferenca planto; ĉ. 7 000 sp-oj el 164 g-oj. Sin. rustofungoj.
uredosporo. Nedaŭra sporo, unuĉela konidio, unu el la sporformoj de la rustofungoj. ☞ somersporo.