. Interj., per kiu oni salutas iun, irante for de tiu persono por longa tempo: adiaŭ por ĉiam! (L. L. Zamenhof); farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! (L. L. Zamenhof) (mi ne plu bezonas vin); diri adiaŭ al la mondo surtera (L. L. Zamenhof); letero de adiaŭ (L. L. Zamenhof). adiaŭo. Saluto per tiu vorto aŭ samsignifa gesto: kapsigni adiaŭon al iu (L. L. Zamenhof). adiaŭa. Esprimanta adiaŭon: adiaŭa beno; ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa (L. L. Zamenhof); adiaŭa kunveno. → revido. adiaŭi 1 (transitiva) Diri adiaŭ al iu: li adiaŭis ŝin kun larmoj. 2 Indiki al komputilo la finon de seanco. (rilata vorto el la sama semantika kampo) saluti.