PIV · 16615
★vil/o
★vil/o
1 Densa aro da mallongaj krudaj haroj, kovrantaj supraĵon. ☞ felo, tufo.
2 ▦ Aro da liberaj fadenfinoj aŭ bukloj teksitaj aŭ noditaj, tiel ke ili staras preskaŭ vertikale sur la supraĵo de la teksaĵo.
3 ❤ Eta fadenforma elstaraĵo sur iuj mukozoj: intestaj viloj (villi intestinales).
vila. Kovrita de vilo: vila hundo Z, virkapro X; nuda, sulkoplena, vila virinaĉo Z; indiĝenoj en vilaj peltaj jakoj Z.
viligi ▦ Krei vilojn per kardilo ks.