PIV · 8028
kolaps/o
kolaps/o
1 ⚕ Rapida malpliiĝo de la fortoj, sen sinkopo: cerba, kora kolapso.
2 ⚕ Kunpremiĝo de organo aŭ de kavo: pulma kolapso pro pleŭra likvamaso, tumoro aŭ kolapsoterapio; ventrikla kolapso pro hipotensio de la cerbospina likvo. ➞ kolapsoterapio.
3 🔭 Enfalo pro propra gravito (pp astro, molekulara nubo).
4 (f) (pp sistemo, entrepreno ks) Subita nekapablo funkcii, i.a. 💻 ĉeso de la funkciado de komputila programo pro eraro: relanĉi programon post kolapso. ☞ misfino, paneo.
kolapsi (ntr) Suferi kolapson.