PIV 2026 · Artikolo 11658

paneo

Litero P

paneo
1 TEKN akcidenta nefunkciado de aparato aŭ de motorveturilo: paneo de motoro paneo de radioricevilo
2 MARN provizora haltigo de ŝipo per velmanovro.
panei ntr
1 TEKN halti aŭ ĉesi funkcii pro paneo: la komputilo paneis ➞ kolapso.
2 MARN aranĝi la velojn, ne brajlante ilin, por ke la ŝipo haltu dum iom da tempo.
senpaneigi ĉesigi la paneon de io.