PIV · 12977
pterokarp/o
pterokarp/o 🍁 G. (Pterocarpus el fabacoj) de ĉ. 20 sp-oj de tropikaj, grimpaj arboj; kelkaj loĝas en mangrovoj (i.a. la
oficina pterokarpo, P. officinalis, el Antiloj), pluraj havas lignon diverse utiligatan (i.a. la
Hindia pterokarpo, P. indicus, el E k SE Azio, kun rozodora ligno uzata por mebloj) aŭ por farboproduktado (precipe P. santalinus el Hindio).