← Reen al D

PIV · 2797

dalbergi/o

dalbergi/o 🍁 G. (Dalbergia el fabacoj) de tropikaj plantoj – arbetoj, trunkarbustoj k lignecaj lianoj – kun folioj nepare plume kunmetaj; ĉ. 100 sp-oj, el kiuj pli ol 15 liveras bonkvalitan lignon uzatan en meblofarado, i.a. la ŝajnan ebonon (el D. melanoxylon) k palisandron (el deko da sp-oj, i.a. D. cochinchinensis); la ligno de iuj sp-oj estas rozodora (roza ligno).