PIV · 11117
★nuks/o
★nuks/o
1 Frukto (akeno, guŝo), parto de frukto (de drupo) aŭ semo, havanta sekan, ofte malmolan ŝelon k manĝeblan kernon, ekz. avelo, kaŝtano, juglando, Brazila nukso, ternukso: Dio donas al ni la nuksojn, sed li ne disrompas ilin por ni Z (ni devas mem agi por profiti la okazojn, kiuj prezentiĝas). ➞ nuksrompilo, nuksrompulo.
2 (evi) = akeno 2.
3 🍴 Karnoriĉa muskolbloko, troviĝanta ĉe la interna supra parto de la femuro de bovo, bovido ks. nuksoŝinko; stufita lardita bovidonukso. ☞ klabo 3.
Brazila nukso. Malmolŝela, triflanka, malglata semo, enhavanta tre oleoriĉan kernon k produktata plurope en la globforma frukto de bertoletio.
akaĵunukso Vd akaĵuo.
areknukso Vd areko.
kolanukso Vd kolao.
ternukso 🍁
1 Sp. de arakido (ternuksa arakido), kultivata por subteraj guŝoj, enhavantaj tre nutrajn semojn po 1−3, manĝatajn plejofte rostitajn k salitajn k el kiuj oni ekstraktas oleon parte uzatan en margarin- k sap-fabrikado.
2 👥 La guŝoj de ternukso 1.
vomnukso Vd vomi.