← Reen al U

PIV 2020 · 16204

★uln/o

uln/o
(ulna) Longa maldika osto de la antaŭbrako, kiu troviĝas ĉe la flanko de la malgranda fingro, k kies kapo, dum brakflekso, formas la kubuton. radiuso.
Mezurunuo de longo, diversvalora (de 38 cm ĝis 1,20 m) laŭ la tempoj, landoj k varoj: veluro, kostanta po tri guldenoj pro ulno Z; (f) la ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo Z; havi ulnolongan nazon; (f) tiajn homojn oni ne povas mezuri per la ordinara ulno B. Rim. Nur la dua signifo estas indikita en la Fundamento.
ulna. Rilata al ulno: la ulna arterio; la ulna nervo estas bone palpebla k facile vundebla malantaŭ la interna epikondilo de la humero.