PIV 2026 · Artikolo 5333
goli
goli ntr SPOR sukcese meti pilkon aŭ analogan objekton en golejon. ➞ piedpilkado, disko 3, pafi 3.
golo
1 la ago goli.
2 poenta rezulto de golo 1.
golejo loko (diversforma en diversaj sportoj), en kiun oni celas meti ekz. pilkon por goli.
golulo ano de sporta teamo, kies tasko estas gardi la golejon por malhelpi al la alia teamo goli.