PIV 2020 · 5125
★genu/o
★genu/o
1 ❤ (genu) Artiko inter la femurosto, la tibio k la patelo.
2 Antaŭa, ekstera parto de tiu artiko: la akvo estis alta ĝis la genuoj Z; stari sur la genuoj Z; meti sin Z, fali Z sur la genuojn; per la maldikaj brakoj ŝi ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn Z; genukavo (poplito); genuosto (patelo); genuŝirmilo.
3 Tiu korpoparto de staranta homo, rigardata kiel signo de ties forto: miaj genuoj senfortiĝis de fastado X; liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis Z; liaj genuoj ŝanceliĝis de emocio; fleksiĝantajn genuojn vi fortigis X; esti ĉe la genuoj de virino (ŝia sklavo).
4 Tiu korpoparto de staranta homo, rigardata kiel signo de ties sendependeco: ĉiuj, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal X; antaŭ mi kliniĝos ĉiu genuo X; la mulo portis dion k multaj fleksis la genuon K; mi sur la genuoj vin petegis Z; ĵeti sin sur la genuojn antaŭ iu. ☞ genufleksi, riverenci.
5 Tiu korpoparto de sidanta homo, rigardata kiel ricevonta la objektojn de ties zorgo aŭ favoro: sur la genuoj vi estos dorlotataj X; kial akceptis min la genuoj (de mia patrino)? X; mia sklavino nasku sur miaj genuoj X (mi adoptos ŝian idon); ĉirkaŭpreni ies genuojn; ĉi tio kuŝas ankoraŭ sur la genuoj de la dioj (estas ankoraŭ necerta). ☞ sino.
6 Ⓣ Artiko aŭ aparato, tubo ks havanta la formon de genuo: genuhava teleskopo.
genua. Rilata al genuo: genua doloro; leviĝi de la genua pozicio Z; ❤ genua artiko (articulatio genus).
genue. Estante sur la genuoj: genue ĵetas sin la idolanoj Z; meti sin, stariĝi genue Z; fali genue Z.
genui (ntr) Stari sur la genuoj: li tri fojojn ĉiutage genuis Z; li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro X; la frua morto min ĉirkaŭis genuantan Z.
genuiĝi. Meti sin sur la genuojn: oni kriis antaŭ li: genuiĝu! X; la vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo Z.
genuigi. Meti sur la genuojn: li genuigis la kamelojn ĉe puto kun akvo X.
genuingo
1 Peco de armaĵo protektanta la genuon.
2 Peco el ledo, aranĝita por ŝirmi la genuon en hokeo ks.
3 Peco el lana trikaĵo, aranĝita por teni la genuon varma.
genuside. En pozicio, en kiu la genuoj estas fleksitaj k la trunko sidas sur la kalkanoj.
ekgenui. Genuiĝi: ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon X.
ĝisgenua. Atinganta ĝis la genuoj: ĝisgenua jupo, pantaloneto.
intergenuaĵo. Parto de la robo aŭ jupo de sidanta virino, inter la genuoj.
surgenue. Starante sur ambaŭ genuoj.
unugenue. Havante nur unu genuon fleksita: la kuracisto stariĝis unugenue sur la planko Z.