PIV 2026 · Artikolo 7536
kasedo
Derivaĵoj en la artikolo 7
kasedo HIST skatoleto enhavanta bendon, filmon k.s., tiel ke la tutaĵo estas metebla en aparaton kaj uzebla sen malfermi ĝin: kasedo kun muziko kasedo de lingvokurso
kasedilo malgranda magnetofono por aŭskulti kasedojn.
enkaseda
1 lokita ene de kasedo: bendo enkaseda CPi
2 surkaseda.
enkasedigi
1 meti ion en kasedon.
2 surkasedigi.
poŝkasedilo etformata kasedilo kun kapaŭskultiloj, uzebla dum irado, veturado k.s. ➞ kartoĉo.
sonkasedo kasedo enhavanta nur registritan muzikon aŭ aliajn sonojn. ➞ sonbendo.
surkaseda registrita sur la bendo de kasedo: surkaseda eldono por blinduloj Sin. enkaseda.
surkasedigi registri sonojn, bildojn, datumojn ktp sur la bendon de kasedo: oni brajligas kaj surkasedigas la revuon por vidhandikapitoj RMo Sin. enkasedigi. ➞ surbendigi.