PIV 2026 · Artikolo 1814
Benedikto
Derivaĵoj en la artikolo 3
Benedikto vira nomo.
benediktana rilata al benediktanoj: benediktana monaĥejo LSt (figurasence) benediktana laboro tre longa kaj paciencopostula
benediktano KRIS ano de monaĥa ordeno vivanta laŭ la regulo de Sankta Benedikto.
Sankta Benedikto KRIS la kristana sanktulo Benedictus Nursiae (ĉ. 480–547).