PIV · 10011
★maten/o
★maten/o. Parto de la tago ekde la sunleviĝo ĝis la tagmezo: «Bonan matenon!» respondis ĉi tiu, ĉar la horloĝo ja estis jam batinta dekdu Z; maten’ eklumas Z; tiun matenon mi dormis neordinare longe Z; unu matenon brue transflugis la cikonioj Z. ➞ matenruĝo.
matena. Rilata al mateno: matena horo estas plena de oro Z; matena nebuleto; la matena stelo.
matene. En la mateno: rido matene, ploro vespere Z; frue matene G. volis forvojaĝi Z; kiam matene ŝi vekiĝis […] Z.
matenas. Estas mateno: matenas, vesperas – k tago malaperas Z.
mateniĝo. Komenco de mateno: la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo Z.
frumatene. Frue en la mateno.